Jen la iniciato AikidEo enretiĝis… nun ni iom post iom volas aldoni enhavon al nia retejo. Tiu retejo fakte estas provizora. Nia planas ĝian transiron al la renovigota UEA-retejo, kiu ankaŭ volos esti hejmo por UEA-fakgrupoj. Kvankam AikidEo ĝis nun ne estas agnoskita fakgrupo, ni intencas kaj esperas, tion realigi iam kaj jam ricevis kuraĝigan retpoŝton de Osmo Buller. Nia slogano estas « disvastigi aikidon inter Esperantistoj kaj Esperanton inter aikidistoj ». Tiucele, ni volas meti en tiun retejon
- informoj pri Esperanto aŭ ligilojn tien (en pluraj lingvoj)
- informoj pri Aikido en Esperanto
- informoj pri la interrilato inter Aikido kaj Esperanto (en pluraj lingvoj)
- informoj pri niaj atingoj kaj pasintaj eventoj
- informoj pri niaj planoj
Ni bonvenigas ĉian subtenon, ekz. tekstojn, bildojn, komentojn – simple kontaktu nin!