(Esperanto) Unua enskribo kaj sekvaj paŝoj

Jen la iniciato AikidEo enretiĝis… nun ni iom post iom volas aldoni enhavon al nia retejo. Tiu retejo fakte estas provizora. Nia planas ĝian transiron al la renovigota UEA-retejo, kiu ankaŭ volos esti hejmo por UEA-fakgrupoj.  Kvankam AikidEo ĝis nun ne estas agnoskita fakgrupo, ni intencas kaj esperas, tion realigi iam kaj jam ricevis kuraĝigan retpoŝton de Osmo Buller. Nia slogano estas “disvastigi aikidon inter Esperantistoj kaj Esperanton inter aikidistoj”. Tiucele, ni volas meti en tiun retejon

  • informoj pri Esperanto aŭ ligilojn tien (en pluraj lingvoj)
  • informoj pri Aikido en Esperanto
  • informoj pri la interrilato inter Aikido kaj Esperanto (en pluraj lingvoj)
  • informoj pri niaj atingoj kaj pasintaj eventoj
  • informoj pri niaj planoj

Ni bonvenigas ĉian subtenon, ekz. tekstojn, bildojn, komentojn – simple kontaktu nin!