Iniciato AikidEo

Kaŭze de la akordo de la bazaj ideoj de Aikido kaj Esperanto, kaj ĉar facile ekestas la penso kombini diversajn kampojn de interesoj, Mireille Grosjean kaj D-ro Christoph Klawe je la 9-a de decembro 2012 fondis la iniciativon “AikidEo”.

Mireille Grosjean havas la nigran zonon de ACSA, estis dum multaj jaroj lernantino de majstro Ikeda kaj estas nuntempe prezidantaranino de la Svisa Esperanto Societo.

Christoph Klawe estis interalie lernanto de Ivan Antonietti, kiu estis konata en Germanio kiel ofta akompananto kaj tradukanto de André Nocquet.

La nomo “AikidEo” estas derivata de vortludo, ĉar “Eo” estas la mallongigo por Esperanto laŭ la normo de la Internacia Organizo por Normigo kaj Marko de Lingvoj, ISO 639-1, kaj – temas pri nova ideo.

Arto, kunigi la lingvojn

Signoludo: “La arto kunigi lingvojn”!

Celo de AikidEo estas disvastigi Aikidon kaj la idealojn malantaŭ ĝi inter Esperantistoj. Aliaflanke ni volas trovi Aikido-praktikantojn, kiuj interesiĝas pri Esperanto aŭ eĉ jam regas ĝin. Por atingi tiun, ni jam prezentis prelegojn pri la vivo de O Sensei kaj ekzercadojn al Esperanto-grupoj (ekz. en Luksemburgo en marto 2012, en Antverpeno en oktobro 2012, okaze de la Universala Kongreso en Rejkjaviko kaj la ARKONES-renkontiĝo en Poznan 2013).

Niaopinie la AikidEo-iniciativo bone konformas kun la koncepto de “Aiki-Extensions” (Aiki-plivastigaĵoj). Tiu ĉi estas en la jaro 1998 fondita kuniĝo de Aikido-praktikantoj, kiuj provas uzi la principojn de la Aiki ankaŭ ekster la kutima ekzerca situacio en la trejnejo, pliprofundigi la filozofajn kaj pedagogiajn bazojn de Aikido kaj etendi ilin al novaj ekzercejoj, problemaj situacioj kaj konfliktejoj.

Unu el la engaĝiĝoj de la “Aiki-plivastigaĵoj” estas la organizo de „Aiki-semajno de la paco“, dum kiu Aikido kaj ties pacdonaca intenco ĉiujare ĉirkaŭ la UN-pactago je la 21-a de septembro estu diskonigotaj al pli vasta publiko. Trejnejoj, kiuj ŝatus partopreni la Aiki-semajnon de la paco estas invititaj kontakti “Aiki-plivastigaĵojn”. La plej grava unua celo de AikidEo estas kunigi tiujn, kiuj interesiĝas kaj pri Aikido kaj pri Esperanto.

Ni ĉiam ĝojas pri novaj kontaktoj!