Aikido kaj Esperanto

En Japanio Esperanto estas mirinde disvastigita. La kialo estas parte la rezervo kontraŭ la kultura hegemonio de Usono post la dua mondmilito, sed eĉ multe pli la fakto, ke Onisaburo Deguĉi, la fondinto de la Oomoto-kyo religio, ekde 1923 donis al Esperanto favoran lokon en sia instruo. La „interna ideo“ de Esperanto pace ligi ĉiujn popolojn de la mondo  laŭ Deguĉi tre bone konformis kun la idealoj de sia propra religio. Sekve ĉiuj Oomotanoj estas instigataj, almenaŭ lerni iom da Esperanto. Konsekvence la kompleta retpaĝaro de Oomoto kaj ĉiuj esencaj publikaĵoj estas disponigitaj en Esperanto. Krome Ooomoto engaĝigas sin pere de Esperanto-Populariga Asocio (EPA) kaj donacis ene de la Universala Esperanto Asocio kulturpremion, la “Premio Deguĉi” kun la valoro de 2000 Eŭroj. La premio estas ĉiujare aljuĝita de la UEA-estraro al iu por “aktivecoj, kiuj per Esperanto progresigas la internacian amikecon kaj solidarecon”.

Multaj Esperantistoj el la tuta mondo helpe de Esperanto spertis neforgeseble pozitivajn travivaĵojn en Japanio, ĉar japanaj gesamideanoj tra la tuta lando amike akceptis ilin. Kaj tiu intertempe ne ŝanĝiĝis.

Morihei Ueshiba, la kreinto de aikido, renkontis Deguĉi unuafoje en la jaro 1919, kiam li revojaĝante de Hokajdo (tie li estis estranta agrikulturan ekloĝprojekton) al la mortlito de sia patro haltis je la Oomoto-ĉefcentro en Ajabe. Tiu renkonto ege imponis kaj instigis lin elekti komplete novan vivdirekton. Ueshiba iĝis fervora Oomotano kaj translokiĝis al Ajabe, kie li baldaŭ ekinstruis Daito-ryu al la samanaro. Kiam Deguĉi en la jaro 1924 decidis entrepreni aventuran vojaĝon tra Manĉurio, kiu estis okupita de la Japanoj, por realigi siajn idealojn tie, la elekto de la korpogardisto kompreneble falis sur Ueshiba. Tiel li apartenis al la malgranda rondo de fidinduloj, kiuj akompanis Deguĉi. Kaŭze de la nesuperrigadeblaj cikonstancoj en Manĉurio la misio komplete fiaskis, kaj la vojaĝanta grupo nur helpe de japana soldatarinterveno estis liberigita el la manoj de ĉina militprinco.

arrested-partyDeguĉi (2-a de maldekstre) kaj Ueshiba (3-a de maldekstre) kiel kaptitoj en Manĉurio

La intima ligo inter Deguĉi kaj Ueshiba nur malfirmiĝis en la jaro 1929, depost Ueshiba estis havinta la okazon malfermi trejnejon por sia propra arto en Tokio.

Al tiu, kiu pli detale interesiĝas pri la interplekto de la vivoj de O Sensei kaj Deguĉi, la biografio “Abundant Peace” far John Stevens rekomendindas (ISBN 0-87773-350-3 ).

deguchi-osensei-full

Deguĉi kaj Ueshiba

Evidentas, ke la pensmaniero de Oomoto rimarkinde influis la filozofion de Aikido. Pripense tiun firman ligon la demando interesas, ĉu O Sensei eble eĉ mem havis Esperanto-sciojn.

Okaze de festo je la 20 jara jubileo de la “Association Culturelle Suisse d’Aikido (ACSA) en la jaro 1989 en Bazelo , la nepo de O Sensei, Moriteru Ueshiba, nuna gvidanto de la Aikido-movado, tre sprite respondis: “Povas esti”.

Ĉiuokaze la “interna ideo” de Esperanto, kiu komprenas tiun planlingvon ĉefe kiel ilo por progresigi mondvastan pacon, perfekte konformas kun la intenco, laŭ kiu O Sensei ŝatis ke la vera Aikido estu komprenita kiel pacdonaca arto por la tuta mondo.