AikidEo

AikidEo-simbolo

Ĉar la idealoj de la sindefenda japana luktarto Aikido kaj tiuj de Esperanto vaste konformas, Mireille Grosjean kaj D-ro Christoph Klawe je la 9-a de decembro 2012 en Treviro (Germanio) fondis la iniciativon „AikidEo“. La nomo devenas de vortludo Aikido + Eo (por Esperanto). Celo de “AikidEo” estas peri Esperanton al Aikido-praktikantoj kaj entuziasmigi Esperantistojn por la harmonia luktarto.

Aikido

Aikido estas arto de sindefendo, kiun la japano Morihei Ueshiba (1883-1969) evoluigis el la Daito-Ryu-Aiki-Jutsu, la sekreta batalarto de la princa familio Takeda. Aikido-praktikantoj nomas Morihei Ueshiba kutime “O Sensei”, “Granda Instruinto”. Kaŭze de siaj religiaj idealoj Ueshiba pensis, ke sia arto estu pacilo: per la apliko de Aikido oni povas konvinki atakanton, ke la vera celo de la homo estas paca kunvivo en harmonio kun la fortoj de la ĉielo kaj la tero. El la detruaj teknikoj de la Takeda-anoj Ueshiba faris sistemon, kiu post konflikto lasas spacon por repacigo. Aikido ne konas proprajn atakajn teknikojn, sed instruas ĵetojn kaj manlevumilojn, kiuj alikondukas kaj neŭtraligas la energion de la atakanto.

Esperanto

La internacia lingvo Esperanto faciligas la komunikadon inter homoj, kiuj havas malsimilajn gepatrajn lingvojn. Ĝi estas multe pli rapide lernebla ol naciaj lingvoj – en ĉirkaŭ triono de la tempo aŭ eĉ malpli. Ekde la publikigo en la jaro 1887 Esperanto iĝis viva lingvo kun multaj aplikoj. Pli pri la lingvo mem ni rekomendas legi en la Vikipedio.

Kiamaniere Aikido kaj Esperanto estas ligitaj en la historio, vi ekscios ĉi tie.